Esperanto eine von sechs Sprachen auf Spielbällen der Fußball-Weltmeisterschaft in Katar

Fußball "Al Rihla"
Nicht nur technisch (mit einem Sensor im Inneren), sondern auch sprachlich setzt der WM-Ball Maßstäbe: Erstmals wird die völkerverbindende Botschaft auch auf Esperanto aufgedruckt. - Bild: Adidas

Der von Adidas für die Fußball-Weltmeisterschaft in Katar produzierte Spielball „Al Rihla“ (die Reise) trägt Aufschriften in sechs verschiedenen Sprachen. Nicht nur in der Sprache des Gastgeberlandes (Arabisch) und einer Auswahl der meistgesprochenen Sprachen der Welt (Englisch, Chinesisch, Französisch, Spanisch), sondern auch in der konstruierten Sprache Esperanto.

Und so steht auf einem Segment des Balls: FUTBALO ESTAS – KOLEKTIVA RESPONDECO, PASIO, RESPEKTO, TEAMLABORO, HONESTECO. An anderer Stelle findet sich die englische Entsprechung: „Football is: Teamwork, Fair play, Collective Responsibility, Passion, Respect.“

Fußball "Al Rihla" von Adidas
Die Esperanto- und die Englisch-Variante der Botschaften auf dem WM-Fußball „Al Rihla“ (die Reise). – Bild: Adidas

Das Konzept der mehrsprachigen Tugendbotschaften setzt sich im farblich etwas anders gestalteten Ball „Al Hilm“ (der Traum) in ähnlicher Weise fort. Dieser kommt im Halbfinale, dem Spiel um den dritten Platz und im Endspiel zum Einsatz.

FIFA-Fußball "Al Hilm"
„Kune“ (gemeinsam) steht auf Esperanto auf dem Endrunden-Ball „Al Hilm“ (der Traum). – Bild: Adidas

Die Bälle wurden in Deutschland bei Adidas im Auftrag des Weltfußballverbands FIFA von Oliver Hundacker und Franziska Löffelmann entwickelt. Die Idee, auch Esperanto in die Sprachenauswahl aufzunehmen, stammt von Löffelmann.

Fußball "Al Hilm"
Eine weitere mehrsprachige Aufschrift auf dem Endspiel-Ball „Al Hilm“. – Bild: FIFA

Esperanto-Weltbund begrüßt unverhoffte Werbung für Plansprache

Über die willkommene Werbung für die bekannteste so genannte Plansprache freut sich der in Rotterdam ansässige Esperanto-Weltbund UEA (Universala Esperanto-Asocio). Die bereits 1908 gegründete Vereinigung von Esperanto-Sprechern ist heute die größte internationale Esperanto-Organisation mit Mitgliedern in 120 Ländern.

In einer Pressemitteilung schreibt der Verband am 15.12.2022:

*

Al Rihla kaj Al Hilm: Esperanto sur la pilkoj de la Mondpokalo 2022

La germana sportfirmao Adidas kaj FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) elektis utiligi Esperanton kiel unu el la lingvoj aperantaj sur la oficialaj pilkoj de la Futbala Mondpokalo 2022. Pri tio UEA informis plej unue pere de la n-ro 1 de Facila Vento, la Kongresa Kuriero de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto.

Al Rihla, la oficiala nomo de la pilko, signifas „la vojaĝo“-n en la araba. Fabrikata ekde marto 2022 de Adidas, ĝi kombinas elementojn de la kulturo de Kataro al novaj teknikoj kaj nuntempaj valoroj, kiel daŭripoveco kaj internacieco. Laŭ FIFA la dezajno estas inspirita de la kulturo, arkitekturo, boatoj kaj flago de Kataro, dum la blua, ruĝa kaj flava kolorskemo reprezentas la pejzaĝon de la lando. Krom la tre specialan dezajnon, Al Rihla havas teknologion, kiu plibonigas la video-asistan arbitracion per detalaj datumoj pri la movo de la pilko – kaj ĝi estas la unua oficiala pilko de FIFA fabrikata per naturmediamikaj materialoj, kiel gluoj kaj inkoj surbaze de akvo. Aldone, sur ses el la triangulaj pecoj de la pilko aperas la mesaĝo: FUTBALO ESTAS – KOLEKTIVA – RESPONDECO – PASIO – RESPEKTO – TEAMLABORO – HONESTECO.

La teksto aperas en la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj Esperanto. La unuaj kvin estas inter la oficialaj lingvoj de UN. La angla, araba, franca kaj hispana aldone ankaŭ estas inter la oficialaj lingvoj de FIFA. La inkluzivon de Esperanto sur la pilko iniciatis la direktorino de dezajno de Adidas, Franziska Loffelmann, laŭ informo de la revuo Esperanto.

Al Rihla estis uzita en la 60 unuaj matĉoj de la mondpokalo. La 11-an de decembro 2022 FIFA rivelis alian pilkon, por speciala uzo dum la duonfinaloj kaj finalo, Al Hilm, kies nomo signifas “la revo”. La teknikaj aspektoj de la pilko estas la samaj de Al Rihla, sed la dezajno baziĝas sur teksturita ora, ruĝa kaj viola bazkoloroj kun subtila triangula ŝablono, inspirata de la brilantaj dunoj de la dezertoj ĉirkaŭ la urbo Daŭho, de la koloro de la mondpokala trofeo kaj de la ŝablono de la katara flago. Denove aperas la samaj lingvoj kiel sur Al Rihla, sed kun alia teksto kaj en alia agordo: ĉi-foje legeblas nur la vorto “KUNE” centre en la araba, kun la ekvivalentoj en la angla, ĉina, Esperanto, franca kaj hispana ĉirkaŭe. Ambaŭ pilkoj estas aĉeteblaj ĉe retbutikoj de Adidas.

Pluraj esperantistoj sukcesis uzi la novaĵon pri Al Rihla por informi pri Esperanto, en personaj retoj aŭ per agado ĉe gazetaroj. UEA gratulas al tiuj kaj kuraĝigas ĉiujn daŭre reprodukt(ig)i la informojn nacilingve ankaŭ okaze de la apero de Al Hilm. UEA rememorigas, ke Tutmonda Esperanta Futbala Asocio (TEFA), kvankam ne aliĝinta al FIFA, estas ekde 2014 membro de la NF-Ligo (ne-FIFA-Ligo), kiu kunigas teamojn de neagnoskitaj ŝtatoj, de minoritataj grupoj aŭ senŝtatajn teamojn, kiel la futbalteamon Esperanto, de TEFA mem. En 2015 TEFA kaj NF-Ligo kreis la pokalon Zamenhof, omaĝe al la iniciatoro de Esperanto. La ludoj de la futbalteamo Esperanto okazis dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto, ĉiujare de 2014 ĝis 2019, interrompitaj pro la pandemio. Sed ankoraŭ ĉi-jare okazos futbalmatĉo inter loka teamo kaj esperantista teamo dum la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, fine de decembro en Senegalo. La matĉo uzos Al Rihla.

UEA kaj TEFA gratulas al Adidas kaj FIFA pro la elekto utiligi Esperanton, kio honorigas la tutmondan Esperanto-komunumon kaj bele pruvas, ke Esperanto ja situas inter la konsiderindaj internaciaj lingvoj. UEA ankaŭ gratulas al ĉiuj teamoj, kiuj partoprenis la Mondpokalon 2022, speciale al la kvar duonfinalistoj, per kiuj la komisionoj de UEA Amerika (Argentino), Eŭropa (Francio kaj Kroatio), Afrika kaj MONA (Maroko) sentas sin reprezentitaj – kaj aparte bondeziras al la 2 finalistoj. Fine UEA bondeziras al la mondfama brazila futbalisto Pelé, kiu subtenis Esperanton, deklarante, ke „Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn“. Nuntempe 82-jara, Pelé estas enhospitaligita. Ekde 2021 li batalas kontraŭ kancero kaj lastatempe suferas spirkomplikaĵojn pro KOVIM-19: kuracistoj tamen raportis pri pliboniĝo de lia situacio.

* * *

Auf im Handel angebotenen Bällen fehlen mehrsprachige Botschaften

Der Fußball in der Al-Rihla-Farbgebung wird auch im Handel angeboten. Leider fehlen auf dieser Ausgabe aber die mehrsprachigen Botschaften.

Al Rihla, Fußball, Adidas
Der bunte Al-Rihla-Ball ist als Replik auch für Hobbyfußballer erhältlich – wie hier bei der Supermarkt-Kette Kaufland für 27,99 Euro. – Bild: UEPO.de

Richard Schneider